Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, novembro 2016

La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.

Ĝi startis en aŭgusto 2016, konsiderante la sekvajn subjektojn: SAT / UEA, TEJO, ILEI / FPEF, LF-koop, KCE, PEN, EDK Razgrado, SIPU / TIETo, Kvinpetalo, Greziljono, E-Gården, IEI, ICH, E @ I, ESF. Al ĉiu subjekto estis kalkulita poentaro, kaj laŭ tiu poentaro evoluis la posta taksado. Mecenatoj kaj investemuloj povas konsideri, kie plej indas donaci, legaci kaj prunti en Esperantio.

Novembro alportis la sekvajn variojn:

UEA 2.989,40 -- minus 0,75%, pro la malcerteco pri atingo de kvorumo ĉe la okazanta ĝenerala voĉdonado, dum daŭras la krizo de la asocia organo; tioj estas nur parte kompensitaj de verva varbado por laborfortoj kaj klopodoj penetri la virtualan mondon de la Duolingo-lernantoj.

TEJO 275,80 -- minus 1,5%, pro la translokiĝo al TEJO mem de la konflikto kiun la landa asocio en Togolando havas kun UEA, nun enfokusigitan al IJK; kaj pro la kreskanta monbezono subtene al tiu kongreso.

FPEF 246,00 -- plus 3%, pro la malfermo de la nova Orienta legacio en Budapeŝto.

LF-koop 188,00 -- plus 0,55%, pro la akurateco en la produktado kaj la perspektivoj post la vendo de HdE.

KCE 870,50 -- plus 0,45%, pro la kontinueco de la sekretariejo malgraŭ la foresto de la tuta Komitato, la konstanta financa pliboniĝo danke al luigoj, la pozitivaj rilatoj kun ALTE.

E@I  62,00 -- minus 3%, ĉar la retpaĝoj haltis je la komenco de 2016, kaj la reta malaktualeco estas des pli grava handikapo por entrepreno bazita sur la virtualo.

La monaton novembron karakterizis la atendo por la balotoj, en UEA kaj en la Esperanta Civito; sed dum ĉi-lasta ne rezervus surprizojn, la referendumo en UEA vekas zorgemon, precipe por TEJO.

[HeKo 625 2-C, 2 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0573 s s