Esperanta Civito

Vicprezidanto redaktos la malfruantan UEA-organon

Prezidanto Mark Fettes ĉesigos la kontrakton kun Attila Kaszás el Budapeŝto fine de la nuna monato. Temas pri la tria redaktoro kiun li maldungas en kvar jaroj, kvankam efektive Fabrício Valle ne lasis sin senkapigi kaj nun preparas sin por propra, espereble sukcesa aventuro per "Heroldo de Esperanto".

La krizo de la revuo efikis aparte negative, ĉar ĝi koincidis kun forta bezono pri interna informilo dum la plej delikata momento: la ĝenerala voĉdonado pri la statutreformo, kun la diskuto pri la emancipiĝo de TEJO. Krome, la konstanta malfruo (je 75 ĝis 80 tagoj) subfosis la membrovarbadon por 2017, dum UEA frontas la plej grandan malkreskon de sia individua membraro post la dua mondmilito: eble en 2016 eĉ 20% malpli kompare kun 2015.

Por eviti la kolapson de tiu servo, vicprezidanto Stefan MacGill helpis la budapeŝtan najbaron kaj provizore transprenis la redaktadon ekde la januara numero (ankoraŭ ne aperis la oktobra, el papero). Li ricevos honorarion tiucele, kvankam prezidanto Fettes prudeme nomas ĝin "kompenso".

Acida komentario de Osmo Buller, neformala ĉefo de la opozicio interna al UEA: "Pli frue Mark skribis, ke la Estraro preferas havi financan deficiton ol agadan deficiton. Aspektas, ke ĝi havos ambaŭ". Kaj ĉi-semajne la finno severe skrutinios pri la statutreformo...

[HeKo 626 4-A, 13 dec 16]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0576 s s