Esperanta Civito

Bondezira saluto de la Konsulo por 2017

Karaj gecivitanoj,

Lastan ŝancon mi havas por bondeziri prosperan novan jaron kiel proparolisto de la Esperanta Civito. La ŝancon mi kaptas, ankaŭ ĉar la jarfino koincidas kun du kongresoj en Afriko: nacia en Togolando kaj kontinenta en Tanzanio.

Kiel diras la Manifesto de Raŭmo, la kongresoj estu vojo al kresko. Bedaŭrinde kelkaj interpretas la kongresojn kiel fronton, sur kiu konstrui propran hegemonion. Male, se la Esperanta Civito aŭspicias kongreson, kiel okazis pasintjare pri la sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Anikopo, ĝi volas alporti kulturan kontribuon, same kiel okazas kun la Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj, organizitaj de paktintaj establoj: KCE en Svislando, SIPU en Burundio, TIETo en Togolando. La kongresoj ne estu batalkampoj en la milito por la kontrolo pri la afrika Esperantio, sed okazo por kultura kresko.

Tiu kultura kresko en Afriko eblas precipe laŭ la pricipoj de la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, lanĉita antaŭ dek jaroj fare de ok societoj kaj pli ol cent afrikanoj. Pasintjare, la sesa AKE ratifis ĝin.

La kultura kresko de la afrika Esperantio estas parto de la ĝenerala kresko en Esperantio, kaj la Civito laboras por tio. Mi estas certa ke la nova Konsulo, senatanino Chamberline Nguefack Zedong, el Kamerunio, aparte flegos ĉi tiun aspekton. Ĝi ja estis unu el la temoj en diskuto jam en la unua kunveno de la Kapitulo: pri tio vi aŭdos baldaŭ novaĵojn.

La kultura kresko pasas ankaŭ tra la superado de interkulturaj demandoj. Ne sufiĉas lerni la uzon de la akuzativo: necesas lerni kiamaniere eŭropano alparolu afrikanon, kiamaniere amerikano alparolu azianon, kaj tiel plu. Rilate interkulturajn demandojn la malnova Esperantio nekredeble malfruas: la rezultoj estas sub niaj okuloj ĝuste en Togolando. La nova Esperantio ne estu malfrua: tio estu prioritato por kleriĝo kaj klerigo dum la venanta jaro.

La mondo spertas gravajn politikajn kaj ekonomiajn perturbojn. La esperantlingva diasporo ankaŭ suferas pro tiuj perturboj. La solidareco inter ni estas la unua respondo. Ankaŭ tial, Afriko estas aparte grava okaze de ĉi tiu bondeziro.

Amike kaj civitane al vi ĉiuj,
prosperan novan jaron 2017an!

Marie-France Conde Rey, eliranta Konsulo

[HeKo 628 8-C, 31 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0483 s s 
  Total: 0.0650 s s