Esperanta Civito

Komuniko de UETA pri kongresoj en Afriko

Afrikanoj havas asocion tutkontinentan kun la nomo UETA. Aliflanke, la estraro de UEA havas laborgrupeton, kiu faras nenion krom apliki decidojn de la estraro de UEA. Tiu afrika komisiono tute ne estas asocio de esperantistoj afrikaj en Afriko. Tial ĝi tute ne rajtas ion altrudi al Afriko.

Do, AKE estas kaj plu restas Afrika Kongreso de Esperanto. Ĝi neniam estas, nek estos Afrika Kongreso de Esperanto de UEA, same kiel UK tute ne estas Universala Kongreso de UEA. La homoj de la afrika komisiono tute nenion komprenas pri la afero, ĉar ili tro tenas je siaj celoj egoismaj.

En UETA ni rekonas la kongreson de Tanzanio kiel la sepan AKE. Tial en 2017 ni okazigos la okan AKE. Ni tute ne bezonas alian nomon por niaj kongresoj en Afriko. Ni en UETA estas tute liberaj agadi.

Kial nur UEA-gvidantoj altrudiĝas en afrikajn aferojn esperantajn? Ili vidu la ekzemplojn de SAT, de MAS kaj de la Esperanta Civito, kiuj nur sekvas la agadon en Afriko kaj siamaniere kontribuas, ne fanfaronante, nek subaĉetante, sed ĉiam subtenante afrikajn esperantistojn.

UETA/Afrika Centro Esperantista certe laboros tute honeste kaj sendepende por Afriko, ke ĝiaj klopodoj kontribuu ankaŭ en la evoluigo de Afriko.

(Gbeglo Koffi, Lomeo)

[HeKo 628 9-A, 1 jan 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0559 s s