Esperanta Civito

La Civito en pacifismaj kampanjoj


"Mutiloj, amputoj, mortoj. Civiluloj estas la unuaj viktimoj de la grapolbomboj, danĝeraj dum jaroj post la ĵeto. En konferenco okazinta en Oslo fine de februaro 2007, la norvega ministro de eksteraj aferoj deklaris ke “jam estas tempo por konsenti, ke ni bezonas novan rimedon je internacia nivelo por malpermesi la grapolbombojn, kies konsekvencoj estas tute malakcepteblaj”.

Grapolbombo povas enhavi ĝis 650 etajn bombojn, kiuj disperdiĝas post la trafo. Se ili ne eksplodas tuj, ili falĉas viktimojn eĉ plurajn jarojn poste. La plejmulto de la armeoj en la mondo posedas ilin. Centoj da neregistaraj organizoj, inter ili Sennacieca Asocio Tutmonda, kaj kvardek ok ŝtatoj (kun la nordeŭropaj en gvida pozicio) strebas al la malpermeso kontraŭ la grapolbomboj. Ili frontas la opozicion de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio en Unuiĝintaj Nacioj (Usono, Rusio, Popola Ĉinio, Britio, Francio) kaj de aliaj kiel Israelo kaj Kanado. Eĉ la ŝtatoj kiuj strebas malpermesi tiujn bombojn stokis ilin amase en siaj arsenaloj: la sola Svisando posedas ducent mil grapolbombojn.

Gesenatanoj, ĉi tiu batalo ne havas ideologian karakteron, sed humanecan. Tial mi petas vian unuaniman subtenon al la rezolucio kiun mi proponas nome de la Ruĝa grupo."

(sen. Dieter Rooke, ruĝa grupo)


La Senato aprobis unuanime la suban rezolucion, kun aldona amendo de la Verda grupo (pri la kontraŭpersonaj minoj):

La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Bruselo la 19an de marto 2007,

memorante
ke pacifismo estas grava referenco por la esperanta kulturo, atestita de pluraj faktoj: Nobel-laŭreatoj pri paco kiuj mem uzis kaj disvastigis esperanton, kiel Alfred Hermann Fried (1911); aktiveco de Hector Hodler (filo de la plej fama svisa pentristo) kaj lia stabo en Ĝenevo, favore al translima privata korespondado inter malamikaj ŝtatoj dum la unua mondmilito; partopreno en la pacmovadoj inter la du mondmilitoj, sub la gvido de Edmond Privat, la esperantista amiko de Romain Rolland kaj Mahatma Gandhi; apogo al militrifuzo, interalie per la Internacia Civila Servo, kies fondinto Pierre Cérésole ankaŭ flue parolis esperanton; kaj tiel plu ĝis la kuraĝa deklaro de la Konsulo de la Esperanta Civito, Walter Zelazny, sojle al la lasta milito en Irako;

emfazinte
ke la Esperanta Civito pretas heredi tiun pacifisman tradicion, kiel naturan aplikon de la spirito de sia Konstitucio;

konstatinte
ke la pacifisma elano bezonas ligiĝi al konkretaj iniciatoj, kaj ne al kampanjo por asigni la pac-Nobelon al hobia movado karakterizita per ŝovinismaj tendencoj dum la intermilita periodo;

decidas
ke la Esperanta Civito aliĝu al la internaciaj kampanjoj por la malpermeso pri la uzo kaj produktado de grapolbomboj kaj de kontraŭpersonaj minoj;

transdonas
al la Konsulo la plenumon de ĉi tiu decido, laŭ la formo kaj mezuro plej oportunaj.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0600 s s