Esperanta Civito

Inaŭgurita la nova Orienta Legacio


La nova sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito estis inaŭgurita antaŭhieraŭ en Budapeŝto, per simpla ceremonio kie tre bonvene aperis ankaŭ granda nigrarbara torto.

La ĉeestantoj ĵus partoprenis la literaturan kafejon kie gastis la aŭtoroj de "Esperantio vivas", c-anoj Giorgio Silfer kaj Tihomir Lovriĉ. Tial estis pli facile por la Vickonsulo prezenti la celojn kaj taskojn de civita legacio.

Post la inaŭgura tago la unua vizitanto estis la prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio, kies sidejo situas sametaĝe en la palaco OKISZ, ĉe la dekkvara distrikto. En la distrikto mem situas la plejmulto de la ambasadorejoj.

Dua vizitanto estis s-ino Katalin Rónai, kiu produktis artisme la pupojn uzatajn por la ekspozicio pri la revuo "Nyugat", kaj utilajn ankaŭ por la sukcesa enscenigo de "Njugatesko", verkita kaj interpretita de Giorgio Silfer okaze de la unua ARTE - Arta Renkonto Transnacia en Esperanto. Ŝi interparolis kun la budapeŝta legacia korespondanto pri alia projekto, por kiu s-ino Rónai volonte produktus siajn pupojn.

Dum la hieraŭa tago kunvenis surloke la legacia stabo, kiu faris la punkton pri la situacio, post kompletigo de la ekipado de la sidejo, interalie per donacoj de sen. Anna Bartek, kiel elektra ventumilo oportuna por la someraj tagoj, kelkfoje tre varmaj en la hungara ĉefurbo, male ol en la frosta januaro nuna.

Okazis ankaŭ kunveno de la Fonduma Konsilio de Fajszi Amika Rondo, paktinta establo. Ĉiuj paktintoj rajtas senpage apogi sin al la Civitaj legacioj.

(HeKo 631 4-C, 21 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0270 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0499 s s 
  Total: 0.0769 s s