Esperanta Civito

Nemere kooptita al la FAR-konsilio


La fama hungara verkisto István Nemere estis alelektita hodiaŭ al la fonduma konsilio (kuratórium) de Fajszi Amika Rondo. C-ano Nemere estas la sesa konsiliano, apud gec-anoj Nanovfszky, Bartek, Martinelli, Silfer kaj s-ro Biagio Ravasz.

La konsilio ankaŭ decidis anstataŭigi la bedaŭrinde malsanan c-anon Imre Szabó kiel delegiton de FAR ĉe la Forumo de la Esperanta Civito. En la asembleo de la paktintoj FAR estos reprezentata de c-ano Tihomir Lovriĉ, 45-jara, rezidanta en Zagrebo. La konsilio rezervas al si la rajton elekti duan delegiton por la parlamenta mandato 2017-21.

Kvankam ne ĉiumonate okazos literaturaj kafejoj, por la kultura aranĝo aŭspiciata de Esperanta PEN-Centro FAR mendis taŭgan saloneton je ĉiu tria ĵaŭdo de la monato: certe por la 16a de februaro kaj la 16a de marto 2017. La listo de la invitotaj gastoj estas nun en fazo de ĝisdatigo.

La vicprezidanto kaj la prokuristo ricevis la necesan delegon por prizorgi la financojn de FAR, por kiu la nuna estas aparte grava jaro, ĉar FAR ekrajtas ricevi donacojn laŭ la impostodeklaroj de la hungaraj ŝtatanoj.

(HeKo 631 5-B, 22 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0569 s s