Esperanta Civito

Helika adreso de nia retagentejo


Kiel jam legeble de certa tempo en la titolpaĝo, la novaĵagentejo HeKo havas oficialan poŝtan adreson ĉe la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo, Belgio.

La gekolegoj uzantaj informojn el HeKo por artikoloj en siaj paperaj periodaĵoj estas afable petataj sendi pruvekzempleron de la koncerna numero al la supra adreso.

Kiel oni jam scias, HeKo estas senpaga servo. Tial la sendo de tiuj ekzempleroj por nia arkivo estus afero de ordinara ĝentileco.

Ni dankas ankaŭ al niaj legantoj pro la signalado de la eventuala (mis)uzo de niaj informoj en diskutlistoj, FB-paĝoj, sociaj retoj ktp. Por tio kompreneble sufiĉas retmesaĝo kun la koncerna ligilo.

(HeKo 631 6-C, 23 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0565 s s