Esperanta Civito

Tago de la Memoro en la EU-Parlamento


Por celebri la Internacian Holokaŭstan Memortagon (27 januaro 2017) jam hodiaŭ EU-Parlamento kaj Eŭropa Hebrea Kongreso aranĝas ceremonion ĉe salono Yehudi Menuhin de la EU-palaco Spaak. Alparolos la ĵus elektita parlamenta prezidanto, Antonio Tajani, kaj la kongresa prezidanto, d-ro Moshe Kantor.

La Tago de la Memoro, kies dato koincidas kun la liberigo de Aŭŝvico, ne koncernas nur la hebrean, sed ĉiun genocidon okazintan dum la dua mondmilito en ĉi tiu kontinento: kelkfoje temas pri minoritataj kaj periferiaj etnoj kiuj suferis eĉ pli drastan ekstermon, aŭ pri komunumoj kies sufero ne estas aŭtonome agnoskita -- ĉi-lasta kazo koncernas interalie la esperantlingvanojn.

La fizika partopreno en la ceremonio, fare de la Vickonsulo de la Esperanta Civito kiel invitito, atestas la volon atingi tiun plenan agnoskon.

La atento pri periferiaj etnoj kaj lingvaj minoritatoj karakterizis frazon en la parolado (itallingva, kun prologeto en la angla kaj voltereska epilogo en la franca) de prezidonto Tajani, plede al la elektiĝo. Tio stimulis al gratul-letero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiun prezidanto Michael Boris Mandirola ĵus sendis al la EU-Parlamentestro.

En sia letero s-ro Mandirola nome de TEJO "antaŭĝojas kunkonstrui pli bonan Eŭropon, kiu aŭskultu la voĉojn de ĉiuj siaj gecivitanoj senrigarde je la lingvo kiun oni parolas". La letero tamen ne mencias la plej gravan novaĵon en la kampo de lingva juro, apogatan de PEN Internacia kaj UNPO (kaj tra ili ankaŭ de la Esperanta Civito); sed verŝajne pri la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano TEJO ankoraŭ ne havas propran vidpunkton.

(HeKo 631 9-E, 25 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0699 s s 
  Total: 0.0832 s s