Esperanta Civito

Hispanoj (kaj aliaj) malamikas al TEJO


Hispana Esperanto-Federacio malaprobis la emancipiĝon de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, voĉdonante kontraŭ la reformo de la koncernaj artikoloj en la statuto de UEA. HEF estas prezidata de Antonio (Tonyo) del Barrio kaj vicprezidata de Ángel Arquillos.

La saman sintenon al TEJO malamikan (aŭ "inamikan", kiel Fernando de Diego tradukis en "Don Quijote") havis la Kuba kaj la Rumana landaj asocioj.

Nur simile, sed ne same malamika estus Itala Esperanto-Federacio, ĉar ĝi voĉdonis kontraŭ ĉiuj modifproponoj. Efektive pli kohera sinteno ol tiu de la hispanoj, ĉar estis proponitaj modifoj multe pli "danĝeraj" ol la jura memstariĝo de TEJO: ekzemple la forigo de la ratifo de la statutmodifoj fare de membrara referendumo.

Neniu landa asocio en Afriko partoprenis en la ĝenerala voĉdonado. Ne partoprenis ankaŭ la aŭstralia, bulgara, estona, islanda, portugala, rusa, serba. En Ameriko, krom la kuba voĉdonis nur la brazila kaj la meksika (interalie nek la usona, nek la kanada, nek la argentina).

[HeKo 632 3-A, 27 jan 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0571 s s