Esperanta Civito

Raŭmisma strategio rilate eŭropajn instituciojn


Plena salono, kun geaŭskultantoj venintaj eĉ el Venecilando kaj Sicilio, sekvis hieraŭ la esperantlingvan prelegon de prof. Giorgio Silfer, en la sidejo de la Esperanto-Grupo "Luigi Minnaja" en Romo, pri la sekvoj de la brita secesio al la lingva reĝimo en Eŭropa Unio.

La Vickonsulo de la Esperanta Civito kaptis la okazon ne nur por fari la punkton pri la situacio rilate la britan secesion, sed ankaŭ por diskuti pri la raŭmisma strategio rilate eŭropajn instituciojn, precipe en postaj individuaj interparoloj kun diversaj aktivuloj. Unu el ili okazis ĉe Esperanto-Radikala Asocio kun ties ĝenerala sekretario, ark. Giorgio Pagano.

La sukcesa vespero ĉe la roma grupo, prezidata de s-ro Giorgio Denti, pruvas la aktualecon de la temo kaj stimulas al pliaj invitoj: la Esperanto-Grupo "Achille Tellini" ĵus interkonsentis kun la oratoro pri samtema prezento en Bolonjo, sabaton la 6an de majo 2017.

(HeKo 632 6-C, 31 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0596 s s