Esperanta Civito

Pli kaj pli intensa la formado de Civitaj kadroj


La formado de kadroj estas konstanta zorgo en la Esperanta Civito. Certe ĝi intensiĝas dum ĉi tiu mandato. Ne hazarde, dum ĉi tiuj tagoj, ekis preskaŭ samtempe la preparado de du novaj, junaj aktivulinoj.

S-ino Oriane Picard ricevas lingvan instruadon en Angulemo, fare de la eliranta Konsulo. Tuj kiam ŝi estos lingve preta, ŝi ricevos trejniĝon ĉe unu el la Esperanto-Domoj kadre de la Pakto. Ŝia agadkampo estos eŭropa.

F-ino Marta Gimeno estas trejnata lingve kaj ideologie en Ĉaŭdefono, fare de la Vickonsulo: ŝi daŭrigos en Andaluzio, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, kaj probable ricevos profundigon en Belgio, lige kun Internacia Civila Servo. Ŝia agadkampo estos ekstereŭropa.

La Kapitulo ekzamenos baldaŭ la proponon pri du semajnaj kursoj por kadroj: unu en Eŭropo kaj alia en Afriko. Por la formado helpos ankaŭ eksteraj fakuloj, kiuj parolos en la franca kun postinterpretado. D-ro Leonardo Baroncelli, eksambasadoro en Kongolando kaj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, estos unu el tiuj fakuloj.

[HeKo 632 9-C, 5 feb 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0574 s s