Esperanta Civito

La Kapitulo difinis la tagordojn de la aprila parlamenta sesio


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis skajpe hodiaŭ, en alesto de ĉiuj membroj, escepte de sen. Julio Herrero, kiu havas problemojn kun la retaliro.

En la unua tagordero la kunveno aprobis la protestan noton preparitan de la Konsulinoj (eliranta kaj eniranta) kontraŭ novaĵo kiu specife koncernas la afrikan Esperantion. La noto estos publikigita tuj post la livero al la koncerna instanco.

Sekvis konsultiĝo pri la tagordo de la Foruma sesio en Loklo (aprilo 2017). Krom la oficialigo de la rezulto de la Senataj elektoj, probable la asembleo de la paktintoj diskutos pri la aktivigo de la artikolo 6 de la Foruma Reglamento, nome la precizigo de la kondiĉoj por novaj aliĝoj al la Pakto. Aldone, pro la multiĝo de la legacioj, iĝas necesa la ĝisdatigo de direktivo Zavadlav, kiu normigas ĝuste la legaciojn.

La Kapitulo subtenas la diskuton, jam en la Senata sesio en Loklo, pri la leĝopropono pri pacifismo, en ĉeesto de la unua subskribinto, sen. Riichi Karibe. Ĝi ankaŭ taksas oportuna konsultiĝon pri la aktiveco de novaj kadroj, trejnataj dum la pasintaj monatoj.

La eliranta Konsulo kunvokas la Kapitulon al kunveno kun fizika ĉeesto, en Malago 20 februaro 2017 je 20h30. La du neĉeestontaj sekvos la laborojn per skajpo.

[HeKo 632 2-C, 7 jan 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0548 s s