Esperanta Civito

Heroldo de Esperanto: du numeroj en marto


En marto 2007 aperis du numeroj de la populara informa gazeto pri la esperanta mondo: la tria de la jaro, kun la du centraj paĝoj rezervitaj al la kalendaro de la kongresa sezono, kaj la kvara, kies unua paĝo estas enfokusigita je la inaŭguro de la Civita Parlamento.

La unua paĝo de HdE 3:2007 (n-ro 2101) dediĉas la atenton al la Tago de la Gepatra Lingvo, per la ĉefartikolo "Tri sloganoj" de Giorgio Silfer, kaj al la Internacia Virina Tago, per pensoj de Marie-France Conde Rey kaj de Alicja Lewanderska Quednau. La frunta artikolo, de Carlo Minnaja, pritraktas la situacion de Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino: "Kio post Frank? AIS turnopunkte". En du fundaj oni prezentas novaĵojn el UEA: "UK 2009: Rusio defias Pollandon" kaj "Komitata fiasko" de Marie-France Conde Rey (pri la elektoj de B-komitatanoj). La ŝultra artikolo estas kuraĝa konfeso de Zofia Banet Fornalowa: "Jen la vero pri Roman Dobrzynski".

La unua paĝo de HdE 4:2007 (n-ro 2102) proponas Konsulan adiaŭon de Walter Zelazny kaj informojn pri la aktiveco de la Civita Parlamento, kies inaŭgura sesio okazis ĉe Eŭropa Unio. Apud la kutimaj rubrikoj, HdE 2102 informas pri multaj novaĵoj el ĉiuj kontinentoj. Rilate al Eŭropo, estas rimarkinda la traduko de la Deklaracio de Berlino, kaj la komentario de Giorgio Silfer pri tiu deklaracio. Kiel nova Konsulo, c-ano Silfer atentigas ke lia opinio ne engaĝas la redakcion de "Heroldo de Esperanto". Efektive, la nuna kunredaktoroj de HdE estas ambaŭ Civitaj senatanoj, sed Dieter Rooke sidas en la parlamenta ruĝa opozicio.

HdE estas abonebla tra LF-koop, kiu ĝin posedas, eldonas kaj administras. Eblas mendi provekzempleron ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 327 5-B, 4 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0696 s s 
  Total: 0.0845 s s