Esperanta Civito

Studgrupo en Bruselo pri la Protokolo de Donostia


La okcidenta legacio de la Esperanta Civito en Bruselo gastigos studrondon pri la Protokolo de Donostia/San-Sebastiano, 17 aprilo 2017, sub la gvido de sen. Giorgio Silfer, Vickonsulo.

"Ni elektis tiun lokon ĉar la okcidenta legacio estas la fizika referenco de la formiĝanta laborgrupo pri lingvaj rajtoj" klarigas la Vickonsulo, kiu precizigas: "Kunlaborantoj estas bonvenaj el ĉiuj landoj, kompreneble".  La akceptitaj kunlaborantoj povos sekvi skajpe la aprilan studrondon.

La paktintoj plej engaĝitaj pri la dosiero Donostia, kiun la Vickonsulo ricevis de la Kapitulo por prizorgo, estas Esperanta PEN-Centro (ĉar PEN Internacia estas unu el la kvin iniciatintoj de la Protokolo) kaj Kultura Centro Esperantista (pro envolviĝo de ALTE). Ankaŭ Esperanta Naturamikaro estas interesata, ĉar la lingva biodiverseco situas en ĝia principaro.

Alia iniciatinto de la Protokolo, nome UNPO, situas en Bruselo. La Vickonsulo jam kontaktis ĝian programdirektoron pri la temo.

(HeKo 636 6-C, 6 mar 17)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2229 s s 
  Total: 0.2350 s s