Esperanta Civito

Vilmos Benczik pri silenta legado


D-ro Vilmos Benczik gastis ĉi-vespere ĉe la literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN.

En la sola konstanta literatura kafejo de Esperantio la hungara literaturkritikisto parolis pri la evoluo de librolegado, kiu ĝis antaŭ du jarcentoj okazis ĉiam laŭte, eĉ se nur individue. Li apogis sian prezenton al rapida sed profunda panoramo pri la evoluo de la skribo, specife de la latina alfabeto.

La diskuto turniĝis al la direkto de analizo pri la unikeco de esperanto, kiu naskiĝis kiel skriba antaŭ ol parola lingvo. Gravaj ĉeestantaj denaskistoj (d-ro Blazio Vaha kaj mag. Stefan MacGill) rapide ekzamenis la malan kazon, sperteblan en Esperantio ĉe infanoj kiuj ankoraŭ ne vizitis lernejon, kaj pro sia aĝo estas ankoraŭ analfabetaj en esperanto.

La literaturan kafejon enkondukis sen. Anna Bartek, vicprezidanto de FAR, kaj partoprenis skajpe interalie la Vickonsulo, Giorgio Silfer. La konekto ĉi-foje estis sukcesa.

Venontmonate gastos Dániel Lariko Golden, kiu komparos la lastajn numerojn de "Literatura Foiro" kaj "Beletra Almanako".

(HeKo 637 7-B, 16 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0573 s s 
  Total: 0.0721 s s