Esperanta Civito

En Prago prezento de HEL fine de majo


"Historio de la esperanta literaturo" estos prezentita en Prago 31 majo 2017, dum literatura kafejo kie gastos unu el la aŭtoroj, c-ano Giorgio Silfer.

Dum sia prezento en la ĉeĥa ĉefurbo prof. Silfer faros la punkton pri la reago de la esperanta publiko al la verko realigita kun kolego Carlo Minnaja, kaj eldonita de Kooperativo de Literatura Foiro.

HEL estis duoble premiita, fare de OSIEK kaj de Fondaĵo Antoni Grabowski, en julio 2016: unika kazo por esperanto-libro. Lastatempa kampanjo el Madrido kontraŭ ĝi, kun insultoj kontraŭ prof. Minnaja, kaŭzis oficialan pardonpeton fare de la estraro de UEA. Diversaj recenzoj donis utilajn indikojn, sed malmulto ŝanĝiĝos en la dua eldono, planata por aŭtuno 2017.

"Je la nuna stato de la afero ŝajnas ke la sola grava ŝanĝo konsistos en la malapero de la suplementa antologieto, kies enhavo grandparte diluiĝos ene de la ĉapitroj" komentarias Giorgio Silfer. "Minoraj modifoj koncernos la rekalibradon de iuj aŭtoroj kaj la eventualan mencion pri aliaj".

Al la demando, kiu recenzis plej kompetente la libron, c-ano Silfer senhezite respondas: d-ro Tazio Carlevaro en "Heroldo de Esperanto". Kaj kiu plej malkompetente? "Tiuj, kies artikoloj fakte ne estas recenzoj; estas la kazo de tri personoj, el kiuj du rezidas en Hispanio".

Kaj kiu estas la tria? La respondon donis Reinhard Haupenthal ne longe antaŭ sia morto: "La tekston de Probal Dasgupta en LPLP mi ne konsideras recenzo, ĉar recenzo devas plenumi aliajn celojn. Pro tio mi komparis ĝin kun stil-ekzercoj de lernantoj: se iu mia lernanto (eĉ lernantino) sia-tempe liverintus tian eseon pri fiksita temo mi jes ja verdiktintus, ke li/ŝi maltrafis la celon. Mi plu opinias, ke angla-lingva publiko (legantaro de LPLP) per tiu teksto ne ricevos adekvatan bildon pri la verko de Minnaja/Silfer. La demandon de Probal ĉu mi mem verkos recenzon mi preferas respondi nee, tiom pli, se Mondial ne volas aperigi pliajn tekstojn pri HEL. Malicaĵoj (kiel en la kazo de Camacho) helpas al neniu: vom-bezonojn li kontentigu ali-loke. Mi certe ne estas adepto de la aplaŭdismo aŭ brakum-sintena rilato al ĉio "verda". Sed necesas rekoni kaj agnoski la laboregon plenumitan de la aŭtora duopo -- sen malico, rankoro aŭ ĵaluzo: verkoj tia-specaj ne aperos inter ni ĉiu-tage. Ni povas kontenti, ke ene de kelkaj jaroj kaj Sutton kaj Minnaja-Silfer donacis al ni tiajn verkojn".

"Historio de la esperanta literaturo" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

(HeKo 639 1-B, 26 mar 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0578 s s