Esperanta Civito

LF 286, aprilo 2017, kun Karinthy kovrile


"Literatura Foiro" daŭrigas la esplorojn pri la aŭtoroj en kies verkoj aŭ eĉ vivo rolis esperant(ist)o. Ĉi-jare, post Bulgakov, jen la vico de Frigyes Karinthy, eminenta esperantano, kiu interalie inspiris nian Sándor Szathmári. Giorgio Silfer dediĉas al ĝi eseon, apud traduko de grava specimeno. Laŭ liaj esploroj, la graveco de Karinthy, kiel esperantano kaj kiel gvidanto de la hungara PEN, endas je rekonsidero, dum alia hungaro indas je pli granda atento en ambaŭ direktoj: Dezsö Kosztolányi.

La aprila numero 2017 (la 286a ekde junio 1970) proponas poezion precipe el slavaj landoj: uverturo per Dimitrije Janiĉiĉ, traduke per Ĥarms kaj Majakovskij, kaj la malta poeto Adrian Grima. Prozo regalas nin per la reveno de István Nemere kaj nostalgie ŝargita rakonto de Boĵidar Brezinŝĉak Bagola, el la dua Jugoslavio. Zlatoje Martinov kontribuas pli ol kutime kiel aŭtoro, interalie per traduko el posteuma libro de Tibor Sekelj, ankaŭ recenzata.

La recenza redaktoro, Carlo Minnaja, kunmetis plurajn artikolojn, interalie de Reinhard Fössmeier kaj Perla Martinelli, dum la lingvistika (Fernando Pita) lanĉas eseon de Ida Stria pri artefaritaj "porplezuraj lingvoj".

Aktualeco trakuras la numeron, per kroniko de Tihomir Lovriĉ pri la Internacia Festivalo de la Bildstrio, filozofado de Vinko Oŝlak pri "nova emisia banko", kaj recenzo de Giorgio Silfer pri la filmo "Alveno", kiun li kompare analizas kun la pli frua "Independence Day".

La kultura revuo "Literatura Foiro" estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktoro estas Zlatoje Martinov, asista redaktoro Perla Martinelli. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 639 2-B, 28  mar 17]                                                    
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0480 s s 
  Total: 0.0620 s s