Esperanta Civito

La Konsilio de Pro Esperanto kunvenos pri la konstruoj


La Fonduma Konsilio de Pro Esperanto kunvenos post kelkaj tagoj en Ĉaŭdefono, por fari la punkton pri la situacio de la diversaj nemoveblaĵoj administrataj kiel regio en Svislando kaj Hispanio (sume ok apartamentoj), plus la sidejoj de la legacioj en Bruselo, Budapeŝto kaj Stokholmo.

Escepte de la legacioj, la apartamentojn proprietas diversaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, kies "banko" Pro Esperanto estas. La proprietoj estas ĉiuj adekvate rentodonaj, krom la naturamika Esperanto-Domo en Malago, malsufiĉe luata.

La Civito ĵus ricevis proponon akiri senpage trietaĝan domon en Sicilio. La propono estis tuj transdonita al la fondumo, kies prezidanto (sen. Marie-France Conde Rey) renkontos la mecenatinon okaze de la baldaŭa fonduma kunveno. Se la propono estos akceptita, la dosieron probable prizorgos konsiliano Carmine Dello Spedale, kun la eventuala asisto de du Esperantianoj rezidantaj en Sicilio: c-anoj Giuseppe Campolo kaj Franco La Spina.

[HeKo 640 2-C, 7 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0566 s s