Esperanta Civito

Lex Pacificatoria: militrifuzo ne estas plu delikto


La Senato aprobis hieraŭ unuanime kaj senamende la leĝoproponon pri pacifismo, kies unua subskribinto estas sen. Riichi Karibe. Per tio la Esperanta Civito distanciĝas de la svisaj normoj, kaj militrifuzo neniel estos konsiderebla kiel delikto.

La koncepto pri pacifismo ricevis precizigon dum la debato, kiam sen. Franco Levi demandis pri la Civita sinteno rilate al kriza situacio, kiel tiu nuntempa kun Norda Koreio. La Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, memorigis pri la rezolucio okaze de la lasta iraka milito, kaj rimarkigis ke en tiaj kazoj la Civito aprobus nur armeajn intervenojn de Unuiĝintaj Nacioj.

"La Esperanta Civito, adoptante la principon de la Naŭa Artikolo de la Japana Konstitucio, inklinas al la malekzisto de naciaj armeoj, sed favoras la ekziston de supernacia pacforto kiu dependas de UN, kaj ne de superpotenca koalicio" konkludis la Vickonsulo.

Tial la nova leĝo, indikita sub la nomo "Lex Pacificatoria" (el la latina: rilata al paco), nerekte relanĉas ankaŭ la engaĝon por UN-reformo.

[HeKo 640 9-C, 14 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0675 s s 
  Total: 0.0811 s s