Esperanta Civito

Tensio inter TEJO kaj la Centra Oficejo de UEA


La jura sendependeco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo lamas, ĉar ne progresas paralele ankaŭ ties organiza emancipiĝo. Tion oni deduktas de la raporto fare de la TEJO-prezidanto, Michael Boris Mandirola, al la Komitato kunvenanta en Italio dum Internacia Junulara Festivalo.

La plej dorna punkto koncernas la rilatojn inter la Centra Oficejo kaj la junulara asocio. Prezidanto Mandirola klarigis: "La nuna situacio, ke la ĝenerala direktoro de UEA estas ĝenerala direktoro de TEJO, ne estas aŭtomate fiksita: TEJO povus eĉ decidi ne havi ĝeneralan direktoron. Krome, pri la ĝenerala direktoro de UEA, estas tiel ke ĝi [ŝi] ne dependas de TEJO. Tio signifas ke ŝi povus tute arbitre kaj pretekste uzi sian rajton <interpreti la juron> sen ajna kontrolo kontraŭ la interesoj de TEJO, ekzemple cele al fortigo de sia pozicio aŭ simple por politike premi."

"Tial doni memstaran decidan rolon al la ĝenerala direktoro de UEA estas riska kaj evitinda afero" daŭrigas prezidanto Mandirola, laŭ kiu la malfruon en la registrado de TEJO ĉe la Komerca Ĉambro kulpus direktoro Veronika Póor.

La Centra Oficejo de UEA (sub la gvido de d-ino Póor) responsus ankaŭ pro la malfruo de la buĝeto de TEJO, kies kasisto simple ne sukcesus aliri la necesajn datumojn, spite al la interkonsentita regularo. Franca TEJO-komitatano eĉ difinis la konduton de Nieuwe Binnenweg "rekta sabotado", kaj pro la registrado kaj pro la kontoj.

[HeKo 641 1-A, 15 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0548 s s