Esperanta Civito

Erara taktiko de la interna UEA-opozicio


Per la aprobo de la unua stoko da statutmodifoj, inkluzive de tiuj kiuj emancipas la junularan, ne plu sekcion, sed kontraktintan sendependan asocion, la estraro prezidata de d-ro Mark Fettes preterpasis gravan obstaklon, sed la vojo aspektas kruta.

La nuna estraro de Universala Esperanto-Asocio esprimas majoritaton bazitan sur tri pilieroj: la triopo elektita jam en Rejkjaviko (Fettes-MacGill-Schäffer), la apogo de la "fund raising" junularo (TEJO-estraro gvidata de Mandirola kaj KOSMO, gvidata de Maurelli kaj Spanó, mem UEA-estraranino), la stabo de la Centra Oficejo (pli muldebla ol dum la direktado de Osmo Buller).

La interna opozicio, gvidata de Buller, subtenata de "Libera Folio" kaj kun branĉo ankaŭ en TEJO (precipe la polaj komitatanoj), pafas siajn kuglojn, sed ofte laŭ erara taktiko.

La Fettes-estraro sinkas pro neplenumitaj promesoj (fakte ne plenumeblaj, kiel la atingo de dek mil membroj en tri jaroj) kaj frustritaj esperoj, sed la reago de inteligenta opozicio estus alia: kontraŭproponi realisman programon kaj alternativan kandidatliston por la elektoj en 2019. Pli kaj pli da membroj forlasas la Asocion, sed la opozicio ne kapablas kontraŭproponi terapion; male, ĝi insistas laŭ detrua taktiko kiu povas perdigi pliajn, eĉ dumvivan membron el familio dum generacioj tradicie mergita en IEL/UEA.

Ne proponante alternativon, krom forlasi la kontinenton al sia destino, la bullerismo atakas la investadon en Afriko, des pli multe kiam montriĝis ke la Esperanta Civito efike kaj sindone helpas la tiean inteligencion.

Ne proponante alternativon, la bullerismo atakas la strategion de subvenciserĉado pere de KOSMO, kies protagonisto Francesco Maurelli komencas tiel rezonadi: "Mi pensas kion mi faru kun Kosmo longperspektive. Pli ol unu fojon mi serioze konsideris ĝin fermi. Multaj atakoj estas funde maljustaj kaj ofendaj, kaj mi min demandas: ĉu mi vere bezonas iri tra ĉio ĉi? Kaj efektive mi ja NE bezonas. Mi ĵus akiris profesoran pozicion ĉe germana universitato en Bremeno, kaj gajnis prestiĝan stipendion por labori en MIT, Usono."

Kompreneble ankaŭ KOSMO (kaj ĝia sekretario, nuna UEA-estraranino pri kulturo kaj kongresoj) faras erarojn, ekzemple adjudiki al la "ibera skolo" la prizorgon de la Belartaj Konkursoj. Sed ĉu temas pri eraro, aŭ nur pri klopodo subtrahi homojn el la kontraŭa alo?

La bullerismo (tra siaj akolitoj, unuavice Kalle Kniivilä) interalie utiligas s-ron Jorge Camacho, kiu tiel naive plenas je si mem, ke li ne rimarkas kiom oni manipulas lin. La blinda malamo de Camacho kontraŭ d-roj Carlo Minnaja kaj Renato Corsetti ja estas uzebla kontraŭ la estraro de UEA. Sufiĉis ke ĉi-lasta pardonpetas al siaj du membroj pro la insultoj de Camacho en la asocia organo, por ke la bullerismo tuj sponsoru la "madridan mopson" (difino forĝita de Reinhard Haupenthal) favore al esprimlibero kiun nek "Libera Folio" nek la periodaĵo de Mondial praktikas. Camacho estas do nur klabo, uzebla kontraŭ la estraro de UEA laŭ konvena tempo: ne hazarde iu kromnomas lin "Georgo Klabaĉo".

Oni povas demandi sin kial la interna UEA-opozicio ne same klopodas instrumentigi Andreon Künzli: la plej simpla respondo estas, ke la svisa esperantistaro izolis lin, dum la hispana landa asocio ne kuraĝas izoli s-ron Camacho -- kaj konsekvence komplezas (kaj komplicas) al li, male ol faras la svisoj kun Künzli.*

Estos interese vidi, ĉu la estraro de UEA havos saman aŭ eĉ pli grandan kuraĝon, daŭrigante sur sia vojo eĉ krute. Kio signifas, unuavice, apliki la rezulton de la referendumo kaj tuj registri TEJOn ĉe la Komerca Ĉambro en Roterdamo.

Aŭ, bedaŭrinde, en tiu Asocio oni ludas je kiu pli eraras taktike...


* Ne hazarde, SES voĉdonis por la emancipiĝo de TEJO, dum HEF voĉdonis kontraŭ.

[HeKo 641 6-A, 20 apr 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0467 s s 
  Total: 0.0621 s s