Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, marto-aprilo 2017


Laŭ servo interna al fondumo Pro Esperanto, marto-aprilo 2017 alportis la sekvajn variojn:

UEA 2.796,30 -- minus 1,50%, ĉar unuflanke la revuo akuratiĝis, sed aliflanke malfaciliĝis la rilatoj inter UEA kaj TEJO. Krome ne pliboniĝas la perspektivo de la membronombroj (asocia kaj kongresa anaroj), eĉ male. Temas pri tre delikata interna momento, kiun oni klopodas kovri altirante la atenton al novaĵoj kiel "Amikumu".

TEJO 286,24 -- plus 0,50% pro la sukcesa monkolekto favore al IJK en Afriko kaj la rezoluteco de la estraro, interalie en la apliko de la interna regulo pri aŭtomata demisio de nelaboremaj komitatanoj. Tamen la prestiĝon de TEJO dampas la rilatoj kun la Centra Oficejo de UEA, kiu kaŭzus gravajn administrajn malfruojn, kaj la kampanjoj de la interna UEA-opozicio kontraŭ la emancipiĝo de TEJO.

FPEF 264,00 -- plus 0,90% pro la sukcesa starto de la parlamenta mandato, la intensiĝo de eksteraj rilatoj, la perspektivo de nova domakiro en Italio. Tamen ekĝenas la malsufiĉa utiligo de la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio.

KCE 908,40 -- plus 0,10% pro la sukcesa lanĉo de la Monata Informilo kaj la financa pliboniĝo kompare kun 2016; sed pezas la malekvilibro inter la abunda kapitalo en nemoveblaĵoj kaj la malabunda rezervo en kontanto.

LF-koop 190,63 -- plus 1,90% pro la pozitiva financa raporto 2017 kaj la ekpagoj de Lexus.

PEN 181,02 -- je 0% pro ne rapida progreso de la rilatoj kun aliaj svisaj PEN-centroj.

La fino de la vintro kaj la komenco de la printempo alportas la financajn raportojn pri la antaŭa jaro: inter la ne taksataj establoj estas rimarkinda la pozitiva situacio de SAT-Amikaro en Parizo, kies lastatempa krizo ŝajnas pormomente superita.

(HeKo 642 4-C, 26 apr 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0182 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0627 s s