Esperanta Civito

"Beletra Almanako" kaj Mondial cenzuras


En "Beletra Almanako" 29 ne aperos longa serioza artikolo mia pri recenzarto (kvankam mendita kvazaŭ kontrapunkte al io publikigita en BA 28) , ĉar la redaktoraro ĝin cenzuris jam en la malneta stato, same kiel unu mian de antaŭ unu jaro kaj unu ĉijaran de Sen Rodin.

La artikolo sekvis la gvidliniojn de Sten Johansson en "Esperanto" de februaro 2012, montrante, sen persona atako aŭ mencio de iu ajn nomo, kiel tiuj gvidlinioj estis malrespektataj en iuj freŝdataj recenzoj.

Bedaŭrinde en "Beletra Almanako" malfacilas akceptigi ion seriozan sed kritikan al la linio de ĝiaj redaktoroj.

(Carlo Minnaja)

La redaktoroj de BA estas nuntempe kvar: Probal Dasgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos. Eldonisto estas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko): antaŭ ol migri al Usono li laboris kiel lasta salajrata oficisto de la esperanto-centralo en Germana Demokratia Respubliko, rekte dependa de d-ro Detlev Blanke.

(HeKo 643 2-A, 2 maj 17)

Komentario de Carlo Minnaja post la malfrua apero de BA 28 (februaro 2017):

Mi volas substreki ankoraŭfoje ke ne ekzistas, kaj neniam ekzistis, kverelado inter Camacho kaj mi, sed nur konstanta agresado de li al mi, al kiu mi neniam respondis nek malaltiĝis, eĉ kiam, antaŭ paro da monatoj, la redaktoraro de BA invitis min respondi kvazaŭ temis pri io respondebla. Mi daŭre promesas mil eŭrojn al tiu kiu trovas unu mian malŝatan esprimon kontraŭ Camacho en miaj centoj da mesaĝoj, aŭ eseoj aŭ recenzoj. Ni finu miksi agresantojn kun neniam respondantaj agresatoj! Mi ankaŭ aldonu, ke la redaktoraro de BA rompis promeson pri moratorio, lasante spacon al agresado. Sed ne gravas, ĉiu redakta skipo respondecas pri sia elekto al kiu doni spacon.

Komentario de Valentin Melnikov en "La Ondo de Esperanto" (majo 2017):
Divenu pri kiu temas!
Jen estas plia fenomen’ kultura:
Poeto fama – la ekstrema, dura,
verkant’ pri ĉio – pri hakil-siliko,
pri celakantoj kaj pri stranga spiko,
En lia poemar’ miksiĝis ĉio.
Laŭ iuj – jen profund-filozofio...
Kaj ankaŭ aktivulo interreta
li estas, tuj reagi ĉiam preta.
Ne dubu vi pri lia genieco –
aŭ li insultos vin sen ajna deco!
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0589 s s