Esperanta Civito

Dalai Lama renkontas la gvidantojn de PEN Internacia


La 4an de majo 2017 Dalai Lama renkontis la prezidantinon kaj la ĝeneralan sekretarion de PEN Internacia, Jennifer Clement respektive Carles Torner. Lia sankta moŝto montris sin tre kontenta pro la konstanta apogo de PEN Internacia al la tibetaj aŭtoroj, aldonante ke defendi la tibetan popolon signifas defendi la homajn rajtojn.

Li emfazis ke ankaŭ la politikaj rajtoj estas problemo, tial ke la tibetanoj rajtas je memregado. En la fokuso de lia atento tamen restas la demando, kiel eviti la detruon de tero kaj riveroj kaŭzitan de la ĉina okupacio. Tiuj riveroj, li diris, alvalas de Tibeto kaj donas la vivon al pli ol mil milionoj da homoj.

Kiam la reprezentantoj de PEN Internacia rakontis pri la baldaŭa kampanjo "Faru spacon", favore al la verkistoj en ekzilo, Dalai Lama diris: "Mi donas al vi mian tutan apogon". Li mesaĝis al PEN "apliki pacan spiriton por mondo de kompato".

La PEN-Centro de tibetaj verkistoj en ekzilo, kies sidejo estas en Hindio, prezentis sian rimarkindan aktivecon al la gastoj. Oni elvenigas de Tibeto kaŝitajn manuskriptojn kaj eldonas ilin libroforme en Hindio. Oni publikigis raporton pri esprimlibero kaj la verkistoj enprizonigitaj en Tibeto. Oni dokumentas la kondiĉon de la tibeta virino, specife kun la dramo de tiuj trude edzinigitaj al ĉinoj. Parto de ilia ĉiutaga laboro estas la defendo de la tibeta lingvo.

(HeKo 644 3-B, 9 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0456 s s 
  Total: 0.0608 s s