Esperanta Civito

KALiFo kunvokita meze de julio 2017


La 14an de julio 2017 la Administra Komitato de LF-koop havos ordinaran kunvenon en Svislando, sub la prezido de c-ino Perla Martinelli, laŭ ĵusa kunvoko. En la tagordo precipe la aktiveco de la Gazetfako kaj de la Librofako.

KALiFo diskutos pri la nomumo de la ĉefredaktoro de "Literatura Foiro" por la periodo 2018-21, dum kiu LF plenumos sian 50an jarkolekton: unika kazo por kultura revuo en la pli ol 130-jara historio de nia lingvo. Krome ĝi decidos pri la (ne)solventeco de Lexus rilate la vendon de "Heroldo de Esperanto", kun alternativo inter plia kredito al Brazilo aŭ repreno de HdE ekde Novjartago 2018. Ambaŭkaze, Lexus responsus sola pri la nuna jarkolekto.

Por la Librofako KALiFo aprobos la definitivajn planojn de: a) la dua eldono de "Historio de la esperanta literaturo" de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer; b) la nova eldono de "Paŝoj al plena posedo" de la karmemora c-ano William Auld.

KALiFo ekzamenos ankaŭ la ideon produkti en Meksiko arĝentan medalon honore al la 50-jariĝo de "Literatura Foiro".

(HeKo 644 8-B, 14 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0598 s s