Esperanta Civito

Rasismaj esprimoj kaj falsa aserto de Lee Miller


Iu usonano nomata Lee Miller en publika socia reto ĵus allasis sin al pezaj rasismaj insultoj kontraŭ italoj, laŭ stilo simila al tiu de la plej kruda voĉdonanto de Donald Trump rilate meksikanojn.

Krom tiuj rasismaj esprimoj, Lee Miller deklaris: "Cetere, dankon pro la honoro ke mi nun estas "Persona non Grata" ĉe la Civito. Mi tre ofte fanfaronas pri tio. Kara (italo), malligiĝu de tiuj frenezuloj kaj revenu al la vera Esperantujo."

Tial ke tiu Lee Miller estas "ministro de la Esperanta Respubliko", eble la vera Esperantujo al kiu li aludas estas tiu "respubliko". Se ne, laŭ lia tipe rasisma frazo, "niaj ital-kristanaj lensoj ne permesas al ni vidi ĝin".

Ĉiukaze lia aserto estas falsa. Lee Miller ne estas jam "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito, sed nur unu el la tri personoj al kiuj estus rifuzita la eventuala aliĝo al Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, pro kalumniado kontraŭ la aranĝo okazonta en Svislando. La decidon alprenis unuanime la ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista, 14 aprilo 2017. Certe por rasistoj ne estas loko en la Esperanta Civito, sed la rasisto Lee Miller pormomente estas neglektata.

(HeKo 645 4-B, 19 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1390 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0675 s s 
  Total: 0.2065 s s