Esperanta Civito

Ora jubileo de Gbeglo Koffi


La plej populara esperantisto en Afriko atingos morgaŭ sian kvindekan datrevenon. C-ano Gbeglo Koffi ricevis la gratulon unuavice de la Blanka grupo en la Senato, estrata de sen. Nelly Holevitch, al kiu aldoniĝis la persona gratulo de la Konsulo de la Esperanta Civito.

Gbeglo estas la plej fidela kunlaboranto de Hans Bakker kiu, post 25-jara aktiveco por la disvastigo de esperanto en Afriko, transdonis al sia amiko Koffi la stafeton. La plej granda atingo de tiu kunlaboro estas la starigo de la plej granda esperantejo en Afriko, nome Institut Zamenhof, inaŭgurita 13 septembro 2004 (hazarde, la naskiĝtago de la nuna Konsulo).

Gbeglo Koffi estas mezlerneja instruisto, kaj nacia sekretario de la asocio de privataj lernejoj en Togolando, inter kiuj situas Institut Zamenhof. Li verkas kaj redaktas originale en esperanto. La Esperanta PEN-Centro, kie li membras, delegis lin por reprezenti la esperanto-literaturon ĉe la verkistara mondkongreso en Dakaro, 4-11 julio 2007. Li havas edzinon kaj du gefilojn, jam adoleskajn.

En sia poresperanta laboro c-ano Gbeglo distingiĝis pro du mandatoj kiel estrarano de UEA kaj pro la gvido de Afrika Oficejo en 2005, Afrika Centro Esperantista ekde 2006. La priesperanta institucio TIETo, kiun li estras, en 2004 aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito.

La redakcio de HeKo aliĝas al la gratulado.

[HeKo 328 5-C, 16 apr 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0589 s s