Esperanta Civito

IJK 2018 okazos en Hispanio


Unuafoje post pluraj jaroj, dum kiuj TEJO organizis sian kongreson en alia lando aŭ eĉ alia kontinento ol UK (la hanojan escepton kaŭzis la rezigno de ĝia japana sekcio), la Internacia Junulara Kongreso disvolviĝos praktike en la sama lando de la Universala.

La elektita urbo por 2018 estas Badajoz, en Ekstremaduro, ĉe la hispana landlimo kun Portugalio. La elektita semajno, 4-11 aŭgusto 2018, estas unu el la temperature plej varmaj en la tuta jaro. Sed ĉar oni ĉi-jare kongresos en Togolando...

TEJO do akceptis komunan kandidatiĝon de siaj hispana kaj kataluna sekcioj, kvankam "ili ne estas organize fortaj", laŭ publika deklaro de Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.

El la sama deklarinto venas alia informo: "ni esperas ke la kongreso de ILEI de 2018 okazos en Madrido, ĝuste antaŭ la UK".

(HeKo 645 9-A, 22 maj 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0587 s s