Esperanta Civito

Memore pri civitano Manuel de Seabra


Manuel de Seabra (1932[1946]-2017) forpasis antaŭ du tagoj en Barcelono, post longa malsano. Li estis unu el la plej valoraj esperantistoj en Iberio, kvankam la esperantlingva komunumo sur tiu duoninsulo preskaŭ ignoris lin. Bonŝance li havis oftajn kaj bonajn kontaktojn aliloke.

La lingvon li eklernis kiel knabo, pro kurioza cirkonstanco: en tramo veturanta tra Lisbono iu sinjoro rimarkis la adoleskanton, kiu jam tiam kovris okulkavon per pirata bendo, sekve de akcidento dum infanludo per sago. Sendube la sinjoron trafis la inteligento de Manuel, kiu jam ĵonglis per lingvokonoj. Kaj la nekonato proponis instrui esperanton al li.

Probable el tio originis la transnacieco de la portugalo, kiu vivis plurajn lingvojn en pluraj landoj. Li fariĝis profesia verkisto, precipe enketa kaj dokumenta, specife pri la brita kaj la rusa socioj. Sed li verkis ankaŭ romanojn kaj rakontojn, el kiuj kvin titoloj aperis ankaŭ en esperanto, ĉiuj inter 1996 kaj 2009. La epoko koincidas kun la kontakto kun la Esperanta PEN-Centro: ĝis tiam li restis la senmencia aŭtoro de la bonegaj paĝoj pri nia literaturo en la hispana enciklopedio Espasa-Calpe.

Manuel de Seabra do aktiviĝis koincide kun la agnosko pri esperanto fare de PEN Internacia, specife dum la monatoj kiuj kondukis al la proklamado de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. En tiu evento ni ambaŭ reprezentis nian centron, en Barcelono la 6an de junio 1996.

Tuj poste li iniciatis proponon por kandidatigi William Auld al la literatura Nobelo. El tio rezultis agrabla momento (ĝis nun ne ripetita) de kunlaboro inter kulturaj establoj diverse kaj eĉ diverĝe orientitaj.

Civitano Manuel de Seabra estis tre agrabla konversacianto, same kiel lia edzino, portugallingvanino el Hindio, kun poezia talento: Vimala Devi. Al ŝi iras la sincera kondolenco de la Esperanta PEN kaj mia privata.

(Giorgio Silfer)

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Seabra estis aminda persono, kiu bone troviĝis en medio kiun li ŝatis kaj kiu lin ŝatis.


[HeKo 646 2-C, 24 maj 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0573 s s