Esperanta Civito

Duobla tempo por EU-lingvopolitiko dum BET 53


Laŭ ĝenerala peto de la ĉeestantoj, post la unuhora prezento dum la "Somera Universitato" de Baltiaj Esperanto-Tagoj, plia horo estis rezervita al la temo "La brita secesio: kiaj sekvoj por la lingva reĝimo en Eŭropa Unio?", traktata de prof. Giorgio Silfer, Vickonsulo de la Esperanta Civito.

La sukceso de la programero ŝuldiĝas interalie al la fakto ke c-ano Silfer donis fundamentan klarigon pri la deveno kaj funkciado de EU, tiel ke ankaŭ ĝia lingva reĝimo iĝis pli facile analizebla, same kiel la nuntempa konjunkturo, post la decidoj de la britaj elektintoj.

Necesas distingi la gravecon de la angla lingvo per si mem disde la lingva juro ene de la EU-Parlamento kaj ceteraj institucioj. Necesas ankaŭ konsideri la praktikajn sekvojn de la baldaŭa malapero de amaso da denaskaj anglalingvuloj ene de tiuj institucioj. Ja ekde somero 2019 neniu brito plu sidos en la EU-Parlamento; nek la koncernaj asistantoj, konsilantoj, kaj tiel plu.

Surbaze de tiu distingo estas antaŭvideble ke en EU la germana kaj la franca pligraviĝos. Male ne estas same antaŭvideble, ĉu la minoraj lingvoj de la EU-ŝtatoj akiros gravecon. Se konsideri la diskuton kaj voĉdonon pri esperanto fine de marto 2004 en la EU-Parlamento, kupli nian lingvon al la problemo de la minoritatoj signifas ree akiri la subteno de duono de la Parlamento.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 650 4-E, 4 jul 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0570 s s