Esperanta Civito

UEA ne respektus la kontrakton kun TEJO


Michael Boris Mandirola, prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, akuzas Universalan Esperanto-Asocion pro malrespekto de la kunlabora kontrakto inter la du establoj, jam jure sendependaj, sed en hibrida situacio el organiza vidpunkto.

"La premisoj inter TEJO kaj UEA estis tre bonaj, ja dum lastaj jaroj ni spertis konkretan kunlaboron en multaj kampoj kaj sukcesan dialogadon kiu portis al la ĝisnuna situacio. Krome, kvankam pluraj kernaj aktivuloj de TEJO havis dekomence egajn zorgojn pri la elekto de Poór Veronika al la rolo de Ĝenerala Direktoro de UEA (ĜD), plejparto de la TEJO-aktivularo tre entuziasmis kaj esperoplenis je la ŝanĝo en la posteno" deklaras prezidanto Mandirola en artikolo aperonta en "La Ondo de Esperanto". Kaj li daŭrigas amare:

"Bedaŭrinde ene de kelkaj monatoj la situacio kun la ĜD draste malevoluis, esence pro la malsama kompreno de la rolo, kiun la Direktoro kaj la TEJO-Estraro havis, nome la pretendo ke la ĜD estas supera al la estraranoj: tion la UEA-Estraro akceptas, la TEJO-Estraro ne. Tio konkretiĝis en la malsukcesoj difini la rolon kaj la respondecojn de la ĜD en TEJO."

"Je la malkonsentoj kun la TEJO-Estraro ŝi regule sin turnis al la prezidanto de UEA, petante lian intervenon por defendi ŝiajn poziciojn. Tio bedaŭrinde iel fendis la rilaton inter Mark Fettes kaj TEJO, kio ĝis pasinta jaro estis fortika akso de la kunlaboro. Menciindas cetere ke tiujn malkonsentojn la ĜD regule esprimis per lamentoj, minacoj pri forlaso de la posteno kaj obsedo pri aserto de sia propra aŭtoritateco. Pripensindas, ĉu tia sinteno estas adekvata por ĉeffunkciulo de internacia organizo."

"Kun la absoluta subteno de la UEA-prezidanto, la ĜD ne mankigis sian malhelpon per pretekstaj blokadoj kaj prokrastoj. Dum pasintaj monatoj malrespekto de la Regularo pri Kunlaboro flanke de UEA iĝis fakte la normo, tiel ke TEJO, ekzemple, ne havis aliron al sia kontaro, al sia membraro, ne havis eblon mempagi, dum la CO efektivigis la pagojn kun monatoj da malfruo kaŭzante reputaciajn problemojn al TEJO. Kompleta listo de la problemoj bezonus artikolserion. Nur junie pluraj aferoj finfine malblokiĝis sed bedaŭrinde restas sufiĉe multaj kunlaboraj problemoj."

"TEJO certe ne volas militi kun UEA kaj tre deziras konstrui taŭgan kunlaborkadron kiu povu disvolviĝi sendepende je unuopulo kun kiu estas problema rilato. Konklude: ni memoru ke la problemoj ne ŝuldiĝas al la ŝanĝoj en la jura statuso; tiuj ŝanĝoj nur helpas TEJOn travivi la malfacilan momenton en la rilatoj kun UEA."

La supra publika denunco fare de TEJO evidente bezonas respondon fare de la kontraŭa parto, des pli ke la rilatoj rezultas bizare plektitaj. Ĉu ne estas d-ino Poór, pro sia aĝo, ankaŭ TEJO-ano? Nu, eksigu ŝin, se ŝi damaĝas la asocion. Ĉu ne estas d-ino Maria Rosaria Spanó kaj TEJO-ano kaj UEA-estrarano? Nu, petu ŝian intervenon por ekvilibrigi la tuton. Cetere, ŝi estas ankaŭ la edzino de la UEA-komitatano (kaj TEJO-komisiito) Francesco Maurelli, kun kiu ŝi gvidas la agentejon KOSMOn, grandan furaĝanton de TEJO per subvencioj el Eŭropa Unio.

Estas rimarkinde, ke ankaŭ la rilatoj inter Osmo Buller, eksdirektoro, kaj TEJO estis tre malbonaj.

[HeKo 650 6-A, 7 jul 17]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0584 s s 
  Total: 0.0719 s s