Esperanta Civito

Ekis eksperimenta kurso pri beletra tradukado


Kvar tradukemuloj (Jean-Thierry von Büren, Marie-France Conde Rey, Miroslava Kirova, Giuseppe Pranzo Zaccaria) per la kunordigo de d-ino Perla Martinelli komencis hodiaŭ eksperimentan kurson pri beletra tradukado, en la Esperanto-Domo de KCE, Ĉaŭdefono.

La kurso situas kadre de Projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito, celanta altigi la nivelon de tradukistoj kaj interpretistoj al nia lingvo. Ĝi rilatas al la franca kaj itala lingvo, danke al verko proponita en ambaŭ variantoj: "La kastelo de la kruciĝintaj destinoj" de Italo Calvino. La traduko de la titolo mem estas provizora.

La kvinopo esploras kune la diversajn problemojn kiujn oni devas alfronti en la esperantigo de latinida teksto. Ĝi celas profili la figuron de beletra tradukisto en Esperantio, por igi ĝin kongrua al tiu de la ĉefaj literaturaj lingvoj.

Inter la demandoj alfrontotaj dum ĉi tiu semajno estas ankaŭ la strategio: kion kaj kial traduki? ne nur kiel. "Unu el la urĝaj bezonoj estas la esperantigo de almenaŭ la titoloj de la plej gravaj beletraĵoj" komentarias c-ino Martinelli. Bonŝance la franca kaj la itala ne metas problemon rilate la uzon de la artikolo, kiel la rusa: se Zamenhof estus eldonita de Sezonoj, lia traduko eble ne estus "La revizoro", sed perdus la artikolon, kiel "Damo kun hundeto"...

[HeKo 651 1-B, 11 jul 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0573 s s