Esperanta Civito

Kabareto kaj kanzonoj dum JARTE

En JARTE daŭras ĉiuvespere post la manĝo la eksterordinare interesa ateliero pri Commedia dell'Arte sub la gvido de Javier Oliva, sed la hieraŭa posttagmezo en teatro ABC de Ĉaŭdefono estis dediĉita al kabareto kaj kanto.

La matineon vervigis, helpe de c-inoj Perla Martinelli kaj Anjo Amika, alia andaluza artisto: c-ano Pedro Carrillo. Aktoro, kanzonisto, verkisto kaj reĝisoro, Pedro Carrillo Lopez dediĉis sian vivon al teatro. Li proponis komikan skeĉon, kies talenta protagonisto estis Perla Martinelli, kaj komikajn kanzonojn. Anjo Amika kompletigis la prezenton per interakta kantado ligita al Andaluzio.

Post la tradicia paŭzo la publiko apreze aŭskultis recitalon de la budapeŝta kantistino, parte sen muzika akompano.

Muziko kaj teatro karakterizos ankaŭ la trian tagon de Junulara Arta Renkonto Transnacia.

[HeKo 652 4-B, 19 jul 17]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0590 s s