Esperanta Civito

La plej densa kaj sukcesa tago en JARTE

Hieraŭ estis la plej densa kaj sukcesa tago en JARTE. Kulturaj ekskursoj okazas ĉiumatene, sed la ĵusa ĉe la sinagogo plej kortuŝis la partoprenantojn, inkluzive la gastiganton, Bertrand Leitenberg, kiu prezidas la hebrean komunumon de Ĉaŭdefono.

La posttagmezo regalis la publikon per plia vizito, ĉi-foje en la framasona templo, sub la gvido de la honorinda majstro Augsburger. Tio antaŭis la koncertojn, kiuj disvolviĝis en la bankeda salono de la loĝio, kun vosta fortepiano. Neniu JARTE-ano estas hebreo aŭ framasono, sed la du konstruoj estas la plej belaj en Svislando, el sia ĝenro.

Post honorvino, la unua koncerto estis "muzika promenado" de Giorgio Di Nucci. La juna itala pianisto prelegis kaj ludis, ilustrante la muzikan evoluon dum tri jarcentoj laŭ delikata kaj konciza prezento. Lia granda sukceso enkondukis al la same granda de Jean-Thierry von Büren.

La neŭŝatela baritono proponis dekduon da lidoj kaj operarioj, kun la akompano de loka pianistino Catherine Perregau x. Kvankam la tekstojn tradukis plej ofte Giorgio Silfer kaj Jan Ziermans, la repertuaro apenaŭ koincidis kun tiu de la disko "Lida Ludo": ĵus tradukitaj estas "Al muziko" de Schubert-Schober kaj "Envulto" de Tosti-Pagliara. Rimarkinda estas la kvalita kresko de la voĉa kaj interpreta dotoj de s-ro von Büren.

Kaj post la vespermanĝo ĉiuj ĝuis la ekzercojn per la maskoj de la artkomedio, danke al la magnifa Jafier Oliva.

[HeKo 652 5-B, 20 jul 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0818 s s