Esperanta Civito

La blanka opozicio plendas pri la Konsulino


"La Konsulino ne respektas la rajtojn de la opozicio" plendas sen. Anna Bartek, blanka grupestro en la Senato de la Esperanta Civito. "De pluraj monatoj la opozicio atendas kontakton de la Konsulino, kiu laŭ la Senata Reglamento devas konsultiĝi kun la grupestroj por decidi pri la kunvoko de la senataj sesioj, inkluzive de la tagordo. Bedaŭrinde ŝi tute ignoras nin, spite al la pli frua decido de la Senato mem kunveni tuj post la 8a Afrika Kongreso de Esperanto en Burundio" protestas sen. Bartek.

La art. 10 de la Senata Reglamento diktas: "Konsultinte la Kapitulon kaj la grupestrojn, la Konsulo aŭtonome difinas kaj ĝustatempe komunikas la tagordon de la senata sesio".

"La opozicio estas tre malkontenta pro la konduto de la Konsulino, kiu ne kongruas kun la demokrata metodo aplikita de la majoritato dum la antaŭaj mandatoj" konkludas la blanka grupestrino.

La protesto etendiĝas al plia temo, ne jura sed politika: "La sintenado de sen. Chamberline Nguefack kontraŭas la interesojn de la afrikanoj mem, kiuj atendadas decidon" aldonas sen. Bartek, minacante proponon de rezolucio por severe malaprobi tiun sintenadon.

[HeKo 654 2-C, 7 aŭg 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0557 s s