Esperanta Civito

Neniu afrikano en la estraro de TEJO


Kvankam ĝi kongresas en Togolando, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ankoraŭ ne havas afrikanon en sia ĵus elektita estraro. La plej simpla klarigo estas, ke neniu afrikano kandidatis. Se tiel, la junaj afrikanoj ne brilus pro volontemo kaj sagaco. Cetere, la landa asocio mem de UEA (kies integra parto estas la togolanda TEJO-sekcio) praktike bojkotis ĉi tiun IJKon.

Kompense al la manko de afrikanoj, du ne ĉeestantaj azianinoj (ambaŭ el Vjetnamio) eniris la estraron, okupante la postenojn de ĝenerala sekretario, respektive kasisto.

Kiel HeKo prognozis, la nova prezidanto estas Enric Baltasar, dum Francesco Maurelli iĝis estrarano, postene dua vicprezidanto. Rimarkinda estas la ne reelekto de Arina Osipova, la eliranta ĝenerala sekretario. Ankaŭ Michael Boris Mandirola lasis la estraron (eĉ ne rekandidatis); cetere lia landa sekcio distanciĝis de la eliranta TEJO-estraro per akra nefermita letero.

En TEJO la estrara mandato daŭras nur dek du monatojn. Konsekvence la prezida jaro de s-ro Baltasar koincidos kun la preparo de la venonta IJK en lia rezida ŝtato, tiel ke (krom en kazo de reelekto) li devos dediĉi grandan parton de sia tempo al la kongresaj prioritatoj. Eble tial la varma terpomo de la eksteraj rilatoj, kaj la eĉ varmega de la rilatoj kun UEA, estas servitaj en la menuo de d-ro Maurelli.

Estas malfacile tuj diveni, ĉu TEJO nun intertraktados kun UEA el pli forta aŭ milda pozicio. Sed se la "maljunulara asocio" insistos en konstanta defendo pri la linio de sia ĝenerala direktoro, probable mallongiĝos la vojo de separo al divorco inter la du Roterdame registritaj societoj.

[HeKo 654 5-A, 10 aŭg 17]

Francisco Javier Moleón komentarias:
1. Francesco Maurelli ĵus iĝis vicprezidanto de TEJO.
2. Francesco Maurelli estas direktoro kaj posedanto de la firmao Kosmo, kiu de jaroj provizas servojn al TEJO en la kampo de subvencipetado kaj mastrumado.
3. TEJO kaj Kosmo subskribis 30 julio 2017 "kontrakton pri kunlaboro", kiu memevidente signifas rektan aŭ nerektan pagon de TEJO al Kosmo pro faritaj servoj.
Do estrarano de TEJO decidos pri pago al propra firmao.
Ĉu tiu ĉefplado ne sufiĉas por elstarigi ŝokan intereskonflikton? Ni aldonu iom da pipro:
4. Sara Spanò estas la edzino de Francesco Maurelli.
5. Sara Spanò estas estrarano de UEA.
6. Sara Spanò estas, aŭ ĝis antaŭ nelonge estis, dungito de Kosmo.
Do estrarano de TEJO decidos pri pago al propra firmao, kies dungito estas aŭ estis lia edzino – kiu, por iom pli kompliki aferojn, estas estrarano de UEA.
Interplektiĝoj profundaj kaj plurdimensiaj indaj je streĉromano.

Anonima finvenkisma UEA-ano:
Kio stranga? Ĉu ni ne devas esti "unu granda rondo familia"?

C-ano Carlo Minnaja komentarias:

Kio do stranga? Bedaŭrinde ni estas tiom malmultaj, ke laboras ĉiam la samaj personoj, kiuj ja, post (aŭ pro) kuna laboro parenciĝas inter si. Ĉu ekzemple, sendepende de kiu estas la konsulo de la Esperanta Civito, la proparolanto ne estas ĉiam la sama ekde la komenco, malgraŭ plurfoja peto ŝanĝi ĝin?

La redakcio respondas:
Ne estas la sama, sed la ĝis nun elektitaj Konsuloj apartenis ĉiuj al la sama partio, kun sama programo kaj sama komunika stilo. Evidente sukcesaj, ĉar ĝis nun gajnintaj ĉiun baloton.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0576 s s