Esperanta Civito

Nicolino Rossi triumfis kiel traduka verkisto

La traduka konkurso de la Itala Esperanto-Federacio havis jenajn rezultojn:

Branĉo poezio (12 konkursaĵoj de 8 konkursintoj el 4 landoj): 1a premio al Nicolino Rossi (RSM); 2a premio al Nicolino Rossi (RSM); 3a premio al Aldo Grassini (IT).

Branĉo prozo (5 konkursaĵoj de 5 konkursintoj el 3 landoj) : 1a premio al Nicolino Rossi (RSM); 2a premio al Carlo Sarandrea (IT); 3a premio al Jean-Luc Tortel (FR). 

La premioj konsistis el gravuraĵoj, diskoj kaj libroj. Tre salutinda estis la partopreno ankaŭ de personoj ekster la itallingva teritorio.

Ĉar, laŭ la regularo, gajninto de la unua premio en iu branĉo ne rajtas konkursi dum tri jaroj en la sama branĉo, malfermiĝas forta ŝanco pri premioj ankaŭ por tiuj kiuj ĉi-jare ne gajnis. Certe la Itala Federacio anoncos baldaŭ la saman konkurson ankaŭ por la jaro 2018.

(Carlo Minnaja, prezidanto de la ĵurio)

[HeKo 656 3-A, 4 sep 17] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0617 s s