Esperanta Civito

La individua membraro de UEA sub 4.000?

"La 3an de majo 2017 la membronombro estis 3.642, kio signifis malkreskon de 140 kompare kun la sama dato de 2016" publike ĵus deklaris komitatano Osmo Buller rilate la ĉi-jaran individuan membraron de Universala Esperanto-Asocio.

Laŭ vicprezidanto Stefan MacGill, la situacio apenaŭ pliboniĝis, ĉar la ĉefa pufigilo de la UEA-nombroj malmulte efikas: "Per fondaĵo Canuto eblis aligi 215 personojn, kompare kun 365 en 2016 kaj 707 en 2015. Landoj kiel Barato kaj Pakistano plene malaperis".

Alivorte, ankoraŭ antaŭ du jaroj ĉirkaŭ 15% de la individuaj kotizoj estis donacitaj. La drasta redukto okazis, ĉar Roterdamo ekpostulis de tiuj aldonacitoj skriban konfirmon pri la daŭra akcepto de la membreco kaj, mirige, pli ol duono ne respondis jese. Ŝajnas ke aliĝi al UEA ne estas plu laŭmode, eĉ se aliaj pagas vian kotizon.

Pridonacitaj novuloj venas preskaŭ nur el la vicoj de TEJO. Kaj ĉar la procento de la kotizoj ĝirota de UEA al TEJO estas bagatelo, oni havas plian pruvon ke TEJO donas al UEA pli ol ĝi ricevas

[HeKo 656 8-A, 7 sep 17]

La ĝenerala sekretario de UEA komunikas:
Je 7 septembro 2017 laŭ la datumbazo ekzistas 4.163 aliĝintoj, nome 54 malpli ol antaŭ unu jaro.

UEA-komitatano konfesas:
Mi aldonu ion, kion mi alfrontis en mia serĉo de kanutigotoj. Je la demando: Ĉu vi ne volus aliĝi senpage al UEA? la respondo estis hezitema: Kial mi aliĝu al UEA?

Vicprezidanto de UEA konfirmas:
La kerno estas, ke ni ne sukcesas doni kredeblan respondon al "Sed kian avantaĝon mi ricevas el UEA-membriĝo?".

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0688 s s 
  Total: 0.0828 s s