Esperanta Civito

La Konsulino kolizias kun la opozicio

Ne plaĉas al la Konsulino la plendo de la blanka grupestrino pri ŝia malrespekto al la opozicio. Hodiaŭ sen. Chamberline Nguefack publike replikis:

"Ĉu ne okazis la unua parlamenta sesio en Aprilo ĉi-jare en Loklo? Dua ordinara kunsido de la parlamento dum la sama jaro ne estas deviga. Kial do vi estis atendantaj? Cetere, se la Konsulo eĉ ŝatus okazigi duan kunsidon ĉi-jare, ĉu jam estas la fino de la jaro? Eĉ en komenco de decembro la Konsulo povus konsultiĝi kun la grupestroj ĉar tiam restas sufiĉe da tempo por ke kunvoko atingu la senatanojn dek tagojn antaŭ la kunsido. Kio estas via problemo, konkrete? De aprilo kiam vi kunsidis en Loklo, ĝis aŭgusto kiam vi skribis vian gazetaran komunikon, estas nur kvar monatoj; sed <de pluraj monatoj> jam vi atendis ke la Konsulo konsultiĝu kun vi por okazigi alian senatan sesion. Pri la unua kunsido vi ne jam estis liverinta la protokolon sed estis atendanta jam novan kunsidon... Necesis ke mi (tri monatojn post la kunsido) skribu al vi por peti tiun protokolon."

Al tio sen. Anna Bartek tuj respondis, emfazante ke "La parlamentan sesion estus inde kunvoki antaŭ duonjaro, por ke tiuj, kiuj bezonas vizon al afrika lando, povu ĝustatempe akiri ĝin. La Senato, kiam decidis ke la venonta sesio okazu en Afriko, volis doni al ĉiuj afrikaj senatanoj kaj forumanoj eblecon partopreni en la ĉi-jara decembra parlamenta sesio. Por vi ĉiuj estas la unua fojo kaj eblo profiti, ke en via kontinento kunsidos ambaŭ ĉambroj de la Civita Parlamento".

Tamen laŭ la Konsulino, "necesis ke la informo estu oficiala al mi -- tra la protokolo. Necesis ankaŭ do elekti (post konfirmo fare de la protokolo) lokon en Afriko kiu respondu al la preskribitaj kriterioj; kaj tiam konsultiĝi kun la grupestroj."

Pri la protokolo de la Senata sesio en Loklo responsis la surlokaj protokolantoj, sen. Herrero kaj sen. Bartek. La kunvoko de la Parlamento al Buĵumburo estis tamen jam oficiala almenaŭ ekde 7 junio 2017, sendepende de la protokolo, atentigas la koncernatoj.

Demandite pri la tensio inter la Konsulino kaj la opozicio, la Vickonsulo opinias ke "ĝi ne havas profunde politikan bazon", kaj ke "konfliktemo estas kongrua al la karaktero de c-ino Nguefack, kvankam ŝi konsideras sin pacema". Ĉiukaze, la pozicio de la Konsulino estos en la tagordo de la Senata sesio en Buĵumburo, 27-28 decembro 2017.

[HeKo 657 6-C, 11 sep 17]

Sen. Julio Herrero, verda grupestro, komentarias:
Nome de la Verda grupo mi esprimas grandan bedaŭron pro la tensio de la Konsulino kun la opozicio, kaj emfazas la deziron de la majoritato havi agrablajn rilatojn kun la Blanka grupo, kiel ĵus okazis pri la amendoj proponitaj al la Konstitucio.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0557 s s