Esperanta Civito

Fischer-Kotowski: Lexus maltrafis grandan ŝancon

La malforto de unu povus fortigi aliajn. Tiel estas ankaŭ nun – la neinteresa kaj malgraviĝanta "Esperanto" [de UEA] liberigas la spacon por sendependaj movadaj revuoj. Tiuj, kiuj malabonas "Esperanton" pro malkontento, povas ekaboni alian revuon. Ĉu?

"Heroldo de Esperanto" kun sia preskaŭ centjara historio, prestiĝo kaj pruvita tra la jaroj sendependeco, kiu manifestiĝis en kuraĝo fingromontri al problemoj, estus natura kandidato… Montriĝis eĉ okazo por tio, ĉar la gazeto komence de 2017 ŝanĝis sian eldonanton. La eksa raŭmisma posedanto pezigis la gazeton per sia ideologia linio kaj partieco, kiuj ne estis digesteblaj por multaj legantoj. Aliflanke la nova eldonanto, Fabrício Valle (komence ne sola, lia komerca partnero mortis en januaro), havis jam sufiĉajn okazojn por elmontri siajn entreprenajn kaj redaktajn mankojn.

Ne estas sciate kiom da personoj pagis la jarabonon por la “nova, moderna kaj enhavriĉa” Heroldo [de Sociala Grupo Lexus]– tiu kostis 59 eŭrojn, la reta eldono: 29 eŭrojn – sed estas pli ol certe ke ĝi ne atingis la planatan nivelon de 3.600 abonoj. Tiuj, kiuj tentiĝis al la promesoj de Valle, faris unu el la plej malbonaj moninvestoj en sia vivo. (Sed se la estraro de UEA povis en 2013 kaptiĝi je belaj vortoj [de Valle] pri avangardo kaj novelanismo…) Ili pagis preskaŭ po kvin eŭroj por ĉiu paĝo! Krome, en la unu(nur)a numero kiu aperis, unu tutan paĝon el dek du okupis reklamo de la lingvo Esperanto mem, en la portugala lingvo. Tiu unua numero de la nova Heroldo ne estis tamen tute malbona – se mi povus ricevi tian gazeton ĉiumonate, mi certe konsiderus mem aboni al ĝi. Sed ĝi ne estas daŭripova.

La brazila eldono esence estis nova gazeto kun malnova nomo. Estis, ĉar kion ajn pli promesus Valle, la malnova posedanto anoncis publike nuligon de la vendokontrakto pro la nerespekto de la interkonsentoj flanke de la nova (nesolventeco). Jarŝanĝe la gazeto revenos en la manojn de Giorgio Silfer. Ĉu li daŭrigos la eldonadon aŭ nur konservos la rajton je la nomo? Se la Vickonsulo ne decidos sukuri la gazeton, ne estos li kiu enskribiĝas en la historion kiel tiu, kiu mortigis ĝin. Kaj eĉ se li emos ankoraŭ redakti Heroldon, ĝi ne plu estas triumfonta.

(Paweł Fischer-Kotowski, en "La Ondo de Esperanto", eld. Sezonoj)

[HeKo 657 9-B, 13 sep 17]

La redakcio de HeKo komentarias:
La eldonado kaj la enhavo de "Heroldo de Esperanto" neniom dependas de Civitaj instancoj. Nur Lexus (por la jaro 2017) kaj nur LF-koop (ekde Novjartago 2018) responsas pri la sorto de HdE. La Esperanta Civito posedas kaj kontrolas nur la propran organon, nome la retagentejon HeKo.

S-ro Fabrício Valle komentarias:
Paweł Fischer-Kotowski estas brila junulo, kiu vigle povos kontribui al la Esperanto-movado. Lia emo kritiki (rilate mian laboron, ekde kiam mi estis redaktoro de "Esperanto" de UEA), ne temas malbona konduto de impertinentulo kiu ne havas multon por diri. Esperantujo bezonas homojn kun tiu kapablo kritike taksi kaj bone argumenti pri niaj problemoj kaj aferoj kaj li estas unu el la novaj talentoj por tiu laboro. Tamen, lia pritaksado de Heroldo estas iomete supraĵa. Li citas rezultojn, sed ne kaŭzojn. Li opinias en sia artikolo, ke mi havis jam sufiĉajn okazojn por elmontri miajn entreprenajn kaj redaktajn mankojn, sed ne klarigas la cirkonstancojn ĉirkaŭ la mankoj. Aliflanke, li honeste konfesas, ke “la nova Heroldo ne estis tamen tute malbona – se mi povus ricevi tian gazeton ĉiumonate, mi certe konsiderus mem aboni al ĝi. Sed ĝi ne estas daŭripova.” Li eraris en la aserto, ke Heroldo ne estas daŭripova, ĉar mi ankoraŭ laboras por superi la krizon, kiu kaptis min kaj Heroldon. Certe li iam enlistiĝos inter la abonantoj de Heroldo kaj mi eĉ konfesas, ke kiam mia entrepreno superos definitive la krizon kaj lanĉos konkurson por elekto de profesia redaktoro por Heroldo, se li kandidatiĝos, li estos forta kandidato. Se aliaj periodaĵoj ne tute sendependaj aŭ evitantaj certajn temojn ne ŝatas redaktantojn kiel li, en la redakcio de finance sana Heroldo Paweł Fischer-Kotowski estos bonvena.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0653 s s 
  Total: 0.0796 s s