Esperanta Civito

Lexus dekalendarigas la abonojn al HdE

Mia abonsistemo ne estas bazita sur la civila jaro (esprimo uzata en Brazilo por nomi la jaron de januaro al decembro), sed surbaze de la fluo de la tempo ekde la abono. Tio estas, pro la nuna malfruo Lexus ne devos eldoni kaj sendi numerojn de la antaŭaj monatoj: la abonantoj ricevos ĉiujn numerojn, ekde la normaligo de mia situacio. Do, esperantisto kiu abonis por ricevi la gazeton en la komenco de jaro, do de januaro ĝis decembro 2017, jam ricevis unu numeron kaj plu ricevos ĝis la 12-a numero.

Nova abonanto, kiu abonas nun, ricevos 12 numerojn ekde nun. Ĉiam estos tempo aboni. Se iu abonas en aprilo, li komencos ricevi la numerojn en majo ĝis aprilo de la venonta sekva jaro.

Mi laboras por solvi tiun malfruon. Pluraj paŝoj estis faritaj kaj plu faratas por ke la regula eldonado de Heroldo fare de Sociala Grupo Lexus baldaŭ fariĝos realaĵo.

(Fabrício Valle, direktoro de Lexus)

Lexus aĉetis gazeton akurate aperintan en 2016, sed dum 2017 ĝi eldonis nur unu numeron. LF-koop decidis repreni la proprieton de HdE ekde Novjartago 2018, konforme al la vendokontrakto, pro nesolventeco de Lexus.

[HeKo 658 4-B, 16 sep 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0299 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0772 s s