Esperanta Civito

Paseo sen pasivo


"Ili restas la homoj de l' paseo, sed ne plu la homoj de l' pasivo – eble". Tiel lingve sprita membro de UEA komentis la informon, ke la gvidantoj de lia asocio sukcesos limigi je nur kelkcento da eŭroj la deficiton 2006, kaj eĉ proponos buĝeton 2008 sen deficito – unuafoje post multaj jaroj.

Ĝis nun al la Komitato de UEA estis submetata ĉiujare negativa spezkalkulo, kiun kompensis la ronĝo el la kapitalo. Pri tia situacio plej akre protestadis eksestrarano Gian Carlo Fighiera, pri kiu la ĝenerala direktoro Osmo Buller konstatis ke "kun li ne eblas diskuti".

"Ĉu la ekzemplo de la preskaŭ bankrotinta SAT subite vekis ilin?" sin demandas alia UEA-ano. Nu, kiel ajn, la prognozo estas ĝojiga, des pli se ĝin konfirmos definitivaj kalkuloj, en 2007 kaj 2008.

[HeKo 329 8-A, 8 maj 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0549 s s