Esperanta Civito

TEJO bezonas plian apartamenton en Roterdamo

UEA aĉetis apartamenton por luigi ĝin al TEJO (je merkata tarifo), sed TEJO nun serĉas loĝejon en/apud Roterdamo por tri homoj kiuj volontulas en la Centra Oficejo.

TEJO anoncas ke "la volontuloj estas valoraj junuloj kiuj laboras por la bonfarto de la organizo. Helpi ilin signifas kontribui al la progresigo de esperanto".

La buĝeto de la emancipita organizo estus pli ol mil eŭroj monate por tiu luado.

La novaĵo estas interpretebla pozitive: multe kreskis la nombro de la volontuloj kaj ne plu sufiĉus la apartamento de UEA. Sed se oni luas loĝejon dum longa tempo, iam oni povas havi malpli da okupantoj ol da disponebla spaco; tamen la luon oni devus pagi, eĉ se la ĉambroj vakus.

Eblas veturi trajne de Hago al Roterdamo dum 47'. Kial TEJO ne luu parton de la domo de Internacia Esperanto-Instituto? Interalie, la KER-aktivuloj (kiel c-ano Marc Hiltbrand, tiam 20-jaraĝa) ĝuste tie laboris kaj loĝis, dum la 1970aj.

(HeKo 658 6-A, 17 sep 17)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0566 s s