Esperanta Civito

Pli da germana lingvo post la elektoj de Germanio?


Post la ĵusaj parlamentaj elektoj, kun tre negativa rezulto kaj por la kristandemokrata kaj por la socialdemokrata partioj, la eliranta kancelierino Angela Merkel klopodas formi novan federacian registaron.

Lingvopolitiko estis ĝis nun tute marĝena temo. Tamen la voĉdonado relanĉis la debaton pri la potencialaj posteuloj de s-ino Merkel en ŝia partio mem. Unu el la plej bone lokitaj estas Jens Spahn, kiu ĝuste pledas por la uzo de la germana, forte bedaŭrante la kreskantan uzon de la angla en Germanio. "Tia frenezaĵo ne povus okazi en aliaj landoj, ekzemple Francio" li asertis, aldonante ke "kunvivado en Germanio nur povas funkcii, se ĉiuj parolas la germanan, inkluzive de ĉiu enmigrinto" okaze de intervjuo ĉe la brita ĵurnalo "The Telegraph".

S-ron Spahn aparte zorgigas la pli kaj pli ofta uzo de la angla en Berlino. "Mi freneziĝas, kiam mi aŭdas ke kelneroj en Berlino nur parolas la anglan" li diris en alia intervjuo, ĉe "Neue Osnabrücker Zeitung".

La rolo de la germana devus kreski ankaŭ en Eŭropa Unio, sekve de la brita secesio.

(HeKo 659 6-E, 28 sep 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0203 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0531 s s 
  Total: 0.0733 s s