Esperanta Civito

UEA anoncas sian plej rekordan deficiton


En 2016 ni prognozis deficiton de ĉirkaŭ 40.000 eŭroj, kiuj fariĝis reale 48.000. Tio donas ĝeneralan indikon pri longdaŭra malekvilibro inter kostoj kaj rimedoj en la nuntempa funkciado de Universala Esperanto-Asocio.

En 2017 ni proponis redukti la deficiton ĝis 10.000 eŭroj. Tiu plano tamen dependis interalie de nia sukceso trovi novajn monfontojn, precipe en la formo de subvencioj kiuj kovrus administrajn kaj aliajn kostojn listigitajn en la spezokonto, aŭ kiuj helpus nin kreskigi niajn enspezojn. Kvankam ni faris iom da progreso tiurilate, tiuj enspezoj ankoraŭ ne atingis la celitan nivelon, kaj kontraŭpezas kelkaj negativaj evoluoj, inkluzive de kongreso en Seulo (kiu estis malpli granda ol antaŭvidite), membrara malkresko kaj daŭra falo en la enspezoj pro niaj investoj.

La ĉefa ŝparo estas ĉe la salajroj, pro longdaŭra malsano de unu oficisto, por kiu ni ricevas partan kompenson de la sanasekuro (22.000 el 29.000 eŭroj malpli ol buĝetite). Sed envenis 126.000 eŭroj malpli ol buĝetite: precipe mankis 70.000 de eventualaj subvencioj; krome minusas 20.000 pro kotizoj, 17.000 pro rentoj kaj 15.000 pro Universala Kongreso. Libroservo kaj volontula servo kontribuas po 2.000 al la deficito.

Laŭ tio eblas taksi, ke la fina jara deficito por 2017 povus esti inter 90.000 kaj 110.000 eŭroj, prenante en konsideron la necertecon de la evoluo dum la lastaj monatoj de la jaro kaj la kontribuon de aliaj rubrikoj al la fina rezulto.

Martin Schäffer, ĝenerala sekretario de UEA

(HeKo 659 7-A, 29 sep 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0704 s s 
  Total: 0.0837 s s