Esperanta Civito

EU-Parlamentaj grupestroj debatis pri Katalunio


La Parlamento de Eŭropa Unio dediĉis hodiaŭ malpli ol horon al debato pri la situacio en Hispanio, kaj specife en Katalunio. Intervenis nur la prezidantoj de la diversaj parlamentaj grupoj, ĝenerale kun akcento de zorgemo kaj bedaŭro pro la nuna institucia krizo, post enkonduka raporto de la vicprezidanto de la Komisiono, s-ro Timmermans.

En la fino neniu rezolucio estis proponita, sed la prezidanto de la Parlamento, s-ro Tajani, faris parolan resumon, kiu emfazis la akcenton de la intervenoj kaj esperis en solvo ene de la hispana konstitucio.

Se tiu resumo sonis inklina al solidareco kun Madrido, aliaj deputitoj (ekzemple por la Verda partio) aspektis pli distance, pro la responso de la polico kaj la gvardio en la akcidentoj dum la referendumo. Ĉiukaze, ŝajnas iluzio atendi ian arbitracion de Eŭropa Unio pri la hispana krizo.

[HeKo 660 3-E, 4 okt 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0478 s s 
  Total: 0.0624 s s