Esperanta Civito

Kazuo Ishiguro literatura Nobelo 2017


Kazuo Ishiguro estas emblema reprezentanto de tiu tipo de mestiza intelektulo kiu manifestiĝis jam frue en la dudeka jarcento, sed plej kontribuis al beletro uzante la anglan lingvon kaj vivante en Britio: apud li situas Salman Rushdie kaj Hanif Kureishi.

"Mi ne estas tute kiel la angloj ĉar min edukis japanaj gepatroj en japanlingva hejma medio. Miaj gepatroj ne konsciis ke ni restos en ĉi tiu nacio tiel longe, kaj ili sentis sin responsaj gardi min en kontakto kun japanaj valoroj. Mi havas malsamajn radikojn. Mi pensas alimaniere, mia perspektivo estas subtile malsama" li mem klarigis en 1989.

La demando pri identeco manifestiĝas en tiaj kazoj, koliziante kontraŭ la elektita literatura lingvo, kiu apartenas al alia civilizo ol la devena. Tre rapide oni memoras pri epoko kiam tiaj homoj, kreskintaj el la pola aŭ la hungara radiko, elektis la latinan por tutmonda publiko, aŭ elito. Kaj same rapide oni pensas pri niaj verkistoj, origine aliloke kaj elektintaj esperanton.

Ĉe la nuntempaj anglalingvuloj, same kiel ĉe la renesancaj latinlingvuloj, la elekton faciligas/is la kultura forto malantaŭ la arta perilo. Inter latino kaj esperanto povus roli io komuna: la humanismo je la bazo de ambaŭ, kosmopolite orientita. Sed al esperanto mankas la menciita kultura forto. Elekti ĝin signifas elekti minoritatan idiomon, kvazaŭ verkisto kiu revivigas forpasintan lingvon: kiel Mistral kun la okcitana.

Ni esperantlingvaj beletristoj frontas perspektivon aparte interesan kaj aparte malfacilan.

Giorgio Silfer

(HeKo 660 7-A, 7 okt 17) 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0584 s s