Esperanta Civito

La zamenhofa respondo al la hebrea demando, en Bruselo


Mardon la 24an de oktobro 2017 je la 18h15 ĉe la okcidenta legacio de la Esperanta Civito (strato Edinburgo 26, Bruselo) prof. Giorgio Silfer prelegos pri la zamenhofa respondo al la hebrea demando, kadre de la centa datreveno de la forpaso de Doktoro Esperanto.

La prelego okazos por esperantlingva publiko, tial ĝi havos alian perspektivon ol tiu de la sama oratoro, 1 novembro 2017, ĉe la Hebrea Muzeo en Bolonjo (Italio), por itallingva publiko.

C-ano Silfer interalie dediĉos atenton al rapida komparo inter la ĉefaj biografioj pri Lazaro Ludoviko Zamenhof, ankaŭ surbaze de lastatempa studo de d-ino Perla Martinelli, kiu prezentos ĝin detale en Stokholmo, 26 novembro 2017, okaze de studa tago ĉe la norda legacio de la Esperanta Civito.

Por ĉeesti la prelegon en Bruselo sin anonci al <bx_legacio ĉe esperantio.net>.

(HeKo 660 9-C, 10 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0531 s s