Esperanta Civito

La katalunistoj aplikas la slovenan taktikon


"Mi adresas min al vi ne nur kiel prezidanto de la Eŭropa Konsilio, sed kiel iu firme kredanta en la moto de Eŭropa Unio <Unuiĝintaj en la diverseco>, kiel membro de etna minoritato, kiel regionisto, kaj kiel homo kiu scias kion oni sentas, se frapate de bastono." Tiel Donald Tusk, pola ŝtatano el kaŝuba etno, skribis hieraŭ posttagmeze al Carles Puigdemont, prezidanto de Katalunio. La mesaĝo daŭras tiel:

"Mi petis al la prezidanto de la hispana registaro, Mariano Rajoy, ke li serĉu solvon de la problemo ne uzante forton, ĉar la forto de la argumentoj estas pli bona ol la argumento de la forto. Hodiaŭ, sinjoro Puigdemont, mi petas vin respekti la konstitucian ordon kaj ne anonci decidon kiu igas tiun dialogon malebla. La diverseco ne devus implici konfliktojn kies sekvoj estus evidente tre malbonaj por Katalunio, Hispanio kaj tuta Eŭropo."

Probable la supra mesaĝo, same kiel aliaj lastatempe ricevitaj, kondukantaj al interna diverĝo ĉe la katalunistoj, persvadis prezidanton Puigdemont anonci la sendependiĝon en la kataluna parlamento, rezulte de la baloto okazinta la 1an de oktobro, kaj samtempe deklari ke ĝi ne estos tuj efika, por lasi tempan marĝenon (eble nur tagojn, maksimume kelkajn semajnojn) por lasta intertraktado.

Tio signifas ke la kataluna secesio evoluas laŭ la slovena taktiko. En 1991 Slovenio proklamis sian sendependiĝon de Jugoslavio, post interna referendumo, sed donis al si ses monatojn da tempo por aktivigi ĝin: jen deklaracio de postigita sendependiĝo.

Ĉu tamen la lamanta Hispanio (minoritata registaro, ekonomia krizo) ene de Eŭropa Unio trafita de  la brita secesio estas komparebla al la sinkanta Jugoslavio ene de la ĝenerala ruino de la komunismo? Ne, interalie ĉar la aso en la maniko por Slovenio estis la agnosko fare de Germanio, kiun imitis rapide la ceteraj EU-landoj. Kaj tiu aso mankas al Barcelono. Almenaŭ ĝis nun.

(HeKo 661 2-E, 11 okt 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0509 s s